Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 258 (2010-12-09)
[baveleto] publika honorigo de Zsofia Korody el Herzberg - la Esperanto-urbo

Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo 26.10.2010
Karaj,
estas granda ĝojo komuniki al vi, ke Zsofia Korody el Herzberg dum solena festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz ricevis publikan distingon por la pli ol sepjara honorofica aktiva agado sur la diversaj kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg.

Urbestro Gerhard Walter emfazis la multflankan kaj senlacan agadon, ekz. por la GEA-filio por klerigado kaj kulturo, kiel prezidantino de AGEI, kiel komisiitino de GEA por instruado, organizantino por internaciaj lernejaj projektoj, por la sukcesaj ĝemelurbaj aktivecoj inter Herzberg kaj Gora/PL, pro la meritoj rilate al la enkonduko de Esperanto-ekzamenoj lau KER, kiel estrarano de ILEI, por la granda Esperanto-biblioteko en Herzberg, ktp.
La ĉefo de la Esperanto-urbo aparte dankis al Zsofia Korody kaj transdonis gratuldokumenton kaj ombrelon kun la bela surskribo "Herzberg ... la Esperanto-urbo". Ĉeestis nemalmultaj poltikistoj kaj reprezentantoj de aliaj asocioj kaj kulturgrupoj.
Gerhard Walter substrekis la valoron "Esperanto" por Herzberg kaj anoncis akceladon de la poresperantaj agadoj. Jen bonaj ekzemploj: baldaua fondo de speciala Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg, starigon de tiel nomataj "kontinentaj Esperanto-domoj", ekz. "Azia Esperanto-domo".
Do, tio estas belaj kaj realigendaj paŝoj en ne tro fora futuro. Bv. serioze kunkonstrui la Esperanto-urbon Herzberg! Ni elkore gratulas al Zsofia Korody kaj deziras al ŝi bonan sanstaton, feliĉon kaj pluajn sukcesojn "sur la vere esperiga verda pado".
En la aldono vi trovas fotojn sub: http://esperanto-urbo.de kaj tie sub: fotogalerio/j
Intertempe ankaŭ aperis gazetartikolo pri la honoriga evento, ankaŭ tio jam videblas sur nia hejmpaĝo!
Dankon!
Amike kaj samideane salutas, Petro Zilvar el Herzberg Harald Mantz el Osterode

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026